Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_celas_rusoj_al_milit

Ĉu celas rusoj al milit'?

MuzikoB. Kolmanovskij
TekstoE. Evtuŝenko
E-tekstoK. Gusev
Origina titoloХотят ли русские войны
MIDIcxu_celas_rusoj_al_milit.mid

Teksto

Ĉu celas rusoj al milit'?
La kampojn, kies infinit'
Silente kuŝas antaŭ vi,
Demandu tuj pri tio ĉi.
Demandu filojn de luktul',
Dormanta nun sub la betul'
En la eterna tera lit',
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj al milit'.

Ne nur por sia hejma land'
Li falis - glora batalant',
Sed por ke homoj de la mond'
Feliĉe dormu en estont'.
Demandu tiujn, kiuj vin
Sur Elba bordo post Berlin'
Brakumis frate, kun konfid',
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj al milit'.

Ni en milito lertas, jes,
Sed ni ne volas, ke sen ĉes'
Soldatoj falu en fatal'
For sia tero en batal'.
Vi turnu vin al la virin',
Al la edzino kaj patrin',
Kaj diros ŝi kun sia id',
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj al milit'.

Jam scias knab' kaj veteran',
Kaj laborist' kaj kamparan',
Teranoj ĉiuj sen hezit',
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj do,
Ĉu celas rusoj al milit'.

cxu_celas_rusoj_al_milit.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)