Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_violono

La violono

Aŭtoronorvega popolkanto
E-tekstoWiesław Tomaszewski
MIDIla_violono.mid

Teksto

Bovinon prigajnis paŝtist' Peter Ion;1)
ĝin donis volonte por pin-violon'.
Belege li ludis, kaj vento amik'
fenestrojn malslosis per lia muzik';
al danco puŝis,
distris, kortuŝis
la dolĉa son'.

Maljuna pluludis, sen lac', Peter Ion,
fraŭlinojn pluvokis ĉiama bel-ton'.
„Por mi, jam nun kvazaŭ ŝton' griza ĉe pont'
faldita blovilo, senakva jam font' —
plu ne bovino,
sed ĉi-destino:
la arĉ-kanzon'!

1)
prononcu: Jon
la_violono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)