Aŭtoro | norvega popolkanto |
---|---|
E-teksto | Wiesław Tomaszewski |
MIDI | la_violono.mid |
Bovinon prigajnis paŝtist' Peter Ion;1)
ĝin donis volonte por pin-violon'.
Belege li ludis, kaj vento amik'
fenestrojn malslosis per lia muzik';
al danco puŝis,
distris, kortuŝis
la dolĉa son'.
Maljuna pluludis, sen lac', Peter Ion,
fraŭlinojn pluvokis ĉiama bel-ton'.
„Por mi, jam nun kvazaŭ ŝton' griza ĉe pont'
faldita blovilo, senakva jam font' —
plu ne bovino,
sed ĉi-destino:
la arĉ-kanzon'!