Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vojo

La Vojo

Traduko de O.Sonina

Teksto

La vojo, la vojo,
La vojo, donu vi al mi forgeson
Pri la ofendo en memor',
Kaj pri doloro en la kor',
Kaj pri pasintaj jam por mi karesoj.

La vojo, la vojo
Rapide kuras tage kaj vespere.
Alvenos kien mi laŭ vi?
Kaj eble povas trompi vi,
Kaj povas iu perdi la esperon.

Kaj ie, kaj ie
Aperos sort' subite en stacio,
Etendos manojn l' amatin'
Post trajn' veturiganta min,
Sed povas jam korekti mi nenion.

Sed ĉio malfruis,
Kaj post la trajno preterveturanta
Por amatino restos nur
Amara fum', amara fum'
Kaj steloj en krepusko trembrilantaj.

La vojo, la vojo…

la_vojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)