Teksto | Daniel HADDAD |
---|---|
Muziko | Daniel HADDAD |
Kantas | Daniel HADDAD |
Se vi pensas ke, donaci ion estas facile,
Mi respondas ke… ne estas
Supreniris mi la ŝtupojn dum subite vidas ulon mi,
li preterpasis kun la donac'!
Mi tre vive pensis kune, ĉu mi devas donacumi tion,
tutegale de l' viditaĵ'
Plejeble ĝi ekzistas!
Mi daŭrigis la serĉadon pluraloke dum la tago,
mi eliris sen ajneta akir'…
Tuja ĝojo en la koro movas sin kun la fervoro,
kiam sentis mi pri la ena dezir'…
Povas esti afereto aŭ io ajn…
ĉia valor' estas la sento de tiu far'!
Vol'… pri la ĝusta esprim',
mi serĉis la donacon de la…
Kiam donaco bonas vi sentas tre tuje,
venas respondoj plenkise!
Kiam donac' ne bonas vi ankaŭ sentos tre,
venas respondoj frapate…