Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_nikola

Kanto pri Nikola

Teksto/MuzikoD. JANEV
E-tekstoVasil MARKOV

Teksto

Patrino havis nur unu filon,
nur unu filon Nikola
kun stelokuloj kaj rozvizaĝo,
junulo svelta, kuraĝa.

Refreno:

Heeeej, Nikola, heeeeej, brava
vi bulgar'!
Heeeej, Nikola, heeeeej, aglo
de l' montar'!

Al li ektedis riĉuloj fiaj,
faŝista peza sklaveco,
kaj li ekflugis por bataladi
kontraŭ popolmalamikoj.

Refreno

Dom' lia estis Pirin kaj Rila,
mallumaj noktoj - protekto.
Standardon ruĝan levis Nikola,
ekgvidis junajn bravulojn.

Refreno

kanto_pri_nikola.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)