Dediĉo al Bulat OKUĜAVA, aŭtoras Aleksandr ROZENBAUM, e-traduko de Jefim ZAJDMAN
Aĥ, ne kulpigu vane min,
Ke vi atendas jam,
De sorpaj beroj frapa sving'
Malhelpis dormi ja.
Ni ofte kuras mem al trog'
De vanto kaj tumult'
Kaj kurteneto de mensog'
Nin ŝirmas dum adult'.
Kaj sen konfido, dum atenc'
Al ajna opini'.
Ĉu eble kulpas la stultec'?
Sed ja ne ĉiam stultas ni.
Rigardu: al la paradiz'
Eternas longa vic'
Kaj en la fino kun valiz'
Aperas mi, novic'.