Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laborista_marsxo

Laborista marŝo

AŭtoroU. P. Overby
Esperanta tekstoH. P. N.

Teksto

Tagiĝas nun, fratoj, en hel-orient',
Antaŭen en ĥor' el mizer'!
Mokiĝas konsolo de vi, laborant';
La rajto por vivi sur ter';
/: Kaj oni decidas pri nia vivsort':
Al Laboro aŭ Vivo aŭ Mort'! :/

La jugon miljaran sur nuko de ni,
Ni ĉiam portadis laŭ plan';
Sed estas ni multaj, do estu la kri':
Fostul' pri sufiĉe da pan'!
/:Mizeron ni portis ĝis nun kun konkord':
AI Laboro aŭ Vivo aŭ Mort'!:/

Sklaveca anime kaj sklav' de mizer'
Kreiĝas nov-generaci';
Homaron neniam ekvidis la ter',
Samkiel la nunan sur ĝi;
/: Ĉe peto pri pano forvelkas vivfort':
Al Laboro aŭ Vivo aŭ Mort'!:/

Fajrujo malvarma, la hejm' rifuĝej,
Por prem', interpuŝoj, sopir',
Nia ag' katenita en malliberej';
Renkontas nin nur maladmir'.
/: Kaj brulas fajrer' de l’ malamo kun fort'
Al Laboro aŭ Vivo aŭ Mort'!:/

Riĉulojn satigas proleta labor';
Antaŭen sub bonpastra gvid',
Ni iĝos sulfuro en lastjuĝa hor',
Se oferas ni ne sen avid'.
/: Pro pano ni agas por ul' de l’perfort'!
Al Laboro aŭ Vivo aŭ Mort'!:/

Jam krakas ligiloj de l’ nuna soci',
Mortbaton al arkaikaĵ'!
Sed donu, amiko, la manon al mi,
Nun antaŭ la mort' pro malsat'!
/: Ni iĝu ŝirmil' kontraŭ fia la hord'.
Al Laboro aŭ Vivo aŭ Mort’!:/

laborista_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)