Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lakto_kaj_miel

Lakto kaj miel'

Teksto

Mi ne imagis ke riĉeco
Tiel mizere aspektas
Kaj kiom kreskas malapreco
Kiam ĉio perfektas
Kaj en la koron gutas
Veneno de la haven'
Kaj la muziko mutas

Refreno:

Mi ne vivas tie ĉi
Mi nur ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nur ekzistas

Sed mi ekvivas en la paŭzoj
Kaj en la interspacoj

Dum mi forgesas pri la naŭzo
Malantaŭ brilaj surfacoj
Subita vent' forŝiras
La trudkileton de mia kor'
Kaj miaj pulmoj spiras

Refreno

Sed ne faras diferencon ĉiom ajn de pent' kaj plor'
La pont' malkonstruiĝis kaj la ŝanco estas for
Ŝajnas esti la infero kvankam estu la ĉiel'
Kaj mi malrapide dronas en la lakto kaj miel'

lakto_kaj_miel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)