Muziko | E. Windeballe |
---|---|
Esperanta teksto | Karl Vanselow |
Tipo | nova teksto |
En mia patrujo nuntempe alvenas
printempo kun revoj kaj ravoj mil.
Nenie la suno pli lume serenas
aŭ sonas pli ĝoje la birda tril'.
Ĉu ĉarmas knabinoj pli ride kaj flore
ol en la patrujo fore de mi?
Kaj tie la steloj splendadas pli ore,
mirinde pli bele ol tie ĉi.