Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lena_wilke

Lena WILKE

Produktema komponisto kaj muzikisto ekde 80-aj jaroj.Lena naskiĝis en iama GDR, kreskis en nuntempa Ukrainio kaj loĝas ekde multaj jaroj denove en Germanio. Dum sovjeta tempo en radikala medio en Kievo, en la cirkloj de i.a Vladimir Soroka kaj Marina KOROT, Lena ekverkis kantojn esperante. Melodio estas centra parto de ŝiaj kantoj, ofte kun pluraj voĉoj.

Lena registris sian unuan diskon Dank' al vi (1993) sola. En 2009 ŝi formis la grupon Ĵele (aŭ ĴeLe) kun sia filino Ĵenja WILKE. Ili estas oftaj gastoj ĉe eŭropaj esperantoaranĝoj.

Krom verki proprajn kantojn, Lena tradukis multajn ukrainiajn popolkantojn al Esperanto.

Instrumentoj

  • Piano
  • Gitaro
  • Melodiko
  • Metalofono
lena_wilke.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)