Uzantaj iloj

Retejaj iloj


letero_de_vincento_van_gog

Letero de Vincento

Kantas Team, Habera/ Hevier - Ari

Teksto

Refreno:

Mi serĉas ĉu mankas,
dum vipas nin la vipo de hast',
mi serĉas ĉu mankas
la tempo por prokrast'.

Jaroj pasas sen leter'
atende plu kreskas trist'
pri amik' tre fora sur la ter',
ho, pentrist'.

Jam konata, tiu ul',
freneza Vincent' Van,
korv-gardist', mallaborul',
sen ordo, sen plan'.

Refreno

En mond' plasta kaj sen rid',
nin falsanta ĝis fin',
la natur' post nia perfid'
trompas nin.

Eble venos la leter'
en ĝi, ja neni':
da sunfloro nur semer'
el Van, por mi.

Refreno

Vanas jam de mi vespir' plu, ĉar
ŝajnas nun, ke malamikas kalendar'.

Mi scias ke mankas,
dum vipas nin la vipo de hast',
mi scias ke mankas
la tempo por prokrast'.

letero_de_vincento_van_gog.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)