Ludu, harmoniko

TekstoV. HANĈEV
E-tekstoSt. KRAGXIEV

Teksto

Hej harmoniko, kun sonor' muziku!
Kant' sonadu!
Ekiros en matena hor'
la junular-brigado.

Ne restu plu en via dom',
amiko, en soleco!
Kun ni ekiru al estont',
al venko, amikeco!

Nun ĝis revido, hejm', patrin',
ĝis la sezon' aŭtuna.
Renkontos vi herooj nin
kun kanto vigla, juna.

QR-Kodo
QR-Kodo Ludu, harmoniko (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net