Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_virinoj

Al la virinoj

MuzikoLaŭ germana popolkanto

Teksto

Ne ekzistas en la mond'
io pli laŭdinda
ol kantad' en gaja rond'
pri virin' aminda!
Ĉu ŝi estas blondulin',
ĉu ŝi estas bruna,
aŭ ĉu nigra la virin'
kiel nokt' senluna.

Jam per ekrigardo ŝi
nin en kor' ĝojigas,
kiel ora sunradi'
en printemp' varmigas.
Se anima uragan'
ankaŭ nin minacas,
ŝi per feliĉiga man'
sunon redonacas!

Gloron malestimu ni
same kiel oron,
ni estimu multe pli
la virinan koron,
ĉar nur ĝi altigas nin
el la termizero.
Vere estas la virin'
jam anĝel' sur tero.

al_la_virinoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)