Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lukanto_de_vilagxo_takeda

Lulkanto de la vilaĝo Takeda

E-tekstoKikunobu Matuba
Origina titoloTakeda no komoriuta

Teksto

Malfacila temp’ min trafos
post la Ulamban':
min per neĝo ventoj pafos,
krius pli l’ infan’.

Rekantaĵo:

Ĝi ne ĉesas min altiri
El trans vilaĝlim’!

Min ĝojigos plu nenio,
se en Ulamban’,
ĉar mi estas sen obio;
ve, sen eĉ ĵiban'!

Rekantaĵo

Ĝen’ por mi, ho vartistino
beba la kri-ag’!
Malgrasiĝas mi sen fino,
ho ve, tag’ post tag'.

Rekantaĵo

Kiel volus mi tuj iri
al gepatra hejm’!
Ĝi ne ĉesas min altiri
el trans vilaĝlim'!

lukanto_de_vilagxo_takeda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)