Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malfruigo

Malfruiĝo

MuzikoLuis RODRÍGUEZ, Erika ENDER, Ramón AYALA
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoLuis FONSI kun Daddy Yankee
Originala tekstoLuis RODRÍGUEZ, Erika ENDER, Ramón AYALA

Tiun kanton la VIPoj verkis kaj prezentis dum la 11a JES 2019/20 en Karłów en Pollando.

Ĝi aperis en la muzikalo June kaj kune, sed nur la unua strofo kaj rekantaĵo, kantita de 'Mimi' kaj 'Sara'.

Malfruiĝo dum IJK 2022

Teksto

Jen, ni longe trajnis kaj busis sed estas nun
pretaj por ke venu nova jar’
JES, la renkontiĝo en kiu ni festas kun
nova kaj malnova amikar’
Sed, longe ni atendas por la akceptej’
Mi ne antaŭpagis, kiel eblas, vej
Certe io fuŝis en kotizkalkulo
Nun, devas ni jam hasti al la koncertej’
ĉar koncerton tie faros JoMo, hej
devus komenciĝi laŭ programtabulo

Refreno:

Malfruiĝo, ni pardonpetas pro la malfruiĝo
Ankoraŭ iom daŭros ĝis la amuziĝo
Legu iun libron aŭ ekludu briĝon
Malfruiĝo, tiu estos vere lasta malfruiĝo
Ĉio glate iras en la organizo
Tute ne ekzistas iu ajna krizo (ne paniku 2x)
Daŭre ni starigas lumojn kaj la sonteĥnikon
Sed jam ne plu longe, ĝis havos ni muzikon
Helpu movi kelkajn seĝojn jen por vi defio
Nur la gravaj anoncoj, kaj poste ekos ĉio

Se vi vidas zorganton plusendu lin
Ĝis tiam simple atendu nin
Sciigon tuj glubendu mi
Ekskurson morgaŭ mendu vi
Du eroj samtempe samsalone en program’gram’
Neniu respondecas prie ŝajne en team’am’
Pri elektraj kabloj ktp mankas ajna scio
Nenie, nenie, nenie konekteblas kun vifio
Por la lingvokurso mankas projekciilo
Kaj ni ne scias kie estas ŝlosilo
Malfruo, malfruo, atendu en enuo
Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo
Dum vi atendas eble aĉetu ian vinon
Sed havu vi zlotojn ĉar mankas bankmaŝino
Malfruo, malfruo, atendu en enuo
Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo
Ne eblas nun eniri pro tro multa homtrafiko
Starante en la vico vi povas legi Pos-Amikon

Refreno:

Malfruiĝo, ni pardonpetas pro la malfruiĝo
Ankoraŭ iom daŭros ĝis la amuziĝo
Legu iun libron aŭ ekludu briĝon
Malfruiĝo, tiu estos vere lasta malfruiĝo
Ĉio glate iras en la organizo
Tute ne ekzistas iu ajna krizo (ne paniku 2x)
Daŭre ni starigas lumojn kaj la sonteĥnikon
Sed jam ne plu longe, ĝis havos ni muzikon
Helpu movi kelkajn seĝojn jen por vi defio
Nur la gravaj anoncoj, kaj poste ekos ĉio

Refreno:

Malfruiĝo, estas nuligita la koncert’ de Kimo
Vere ni bedaŭras pri tiu ĉi avizo
almenaŭ estos la trinkeja kvizo
Malfruo, malfruo, atendu en enuo
Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo
Jam ne daŭros longe, almenaŭ laŭ afiŝo
Malfruo, malfruo, atendu en enuo
Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo
Nur la gravaj anoncoj, la vera amuziĝo
Malfruiĝo

Eksteraj ligoj

malfruigo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)