Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marborda_galopo

Marborda Galopo

Teksto kaj muziko de Tarcísio LIMA

La kanto estas omaĝo al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Fortaleza (urbo de Tarcísio), Brazilo en 2002. --- Ricardo Dias Almeida 24/04/2007 18:27

En la brazila nordoriento tre abundas la arto de la popularaj trubaduroj, foir-bardoj, tre lertaj kaj spritaj, nomataj “repentistaj” (kantimprovizistoj), kiuj kantas ĝenerale duete, akompanante sin per speciala gitaro, “viola nordestina” 10- aŭ 12-korda instrumento de tre karakteriza tonado, dum poezia defio, lirikbatalo, en kiu ĉiu volas per-verse forbati la alian, nepre improvize, pri temoj plejofte proponataj de iu el la aŭdantaro de iliaj prezentoj “kantumaĵoj”. Dum tiuj vervaj interfrapiĝoj ili sin esprimas per multspeca stilaro, el kiu la “Galope à Beira-Mar” (Galopo ĉeborde de la maro) estas la plej malfacila. Ĝi konsistas je dek-versaj strofoj kun dekunu-silabaj versoj, nepre akcentaj la dua, kvina, oka kaj dekunua silaboj, rigore sub la rimoskemo ADE-BC-FGJ-HI, kun FGJ fiksita je “-ar'”, en maniero, ke la lasta verso finiĝu per vorto/esprimo “(… galopo … bordo …) mar'. --- Verkita de Tarcísio LIMA en la libreto de la disko Verstelaj Brazilaĵoj.

Teksto

E
Inviton per rimoj ni kantas gitare,
flugante sur versoj al samideanoj,
najbaraj popoloj kaj foraj landanoj,
per voĉo kantanta sincere kaj klare
A
kaj kor' kiu vibras eksterordinare.
C D G
Al ili ni vokas: ĉi-tien, fratar',
D B
por montri la mondon, ke la lingvo-bar',
G# C#m
venkite forfuĝis jam de Esperanto,
A A#dim E
lau versoj kantataj de l' prava kantanto,
B7 E G
kantanta galopon ĉe l' bordo de l' mar'.
B7 E
ĉe l' bordo de l' mar'.


Ni kantas invite la esperantistojn
ĉi-tien, por la okdeksepa kongreso;
en jar' dumildua, en plena sukceso,
ni ĝuu la artojn, ni ĝuu l' artistojn
kaj la instruantojn, poetojn, lingvistojn,
uzantojn de lingvo, ne simple de var'!
La internacia esperantistar'
bonvolu akcepti ĉi nian inviton:
ni kune de l' paco refaru la riton,
kantante galope, ĉe l' bordo de l' mar'.


Al temo kongresa (jen ĝi: “Esperanto:
faktor' de moderna civilizaci'”)
fiere invitas ni ĉiujn el vi –
fiere sed milde, sen ĝeno, sen vanto!
Favoras al versoj, favoras al kanto,
la lingva trezor' de l' genia Lazar',
la maroj, la lando de Majstr' Alenkar',
la verda ĉeesto de Paul' Amorim' —
riĉeco je homoj, graveco kaj rim'
en nia galopo, ĉe l' bordo de l' mar'.


Sub nia Brazila Esperanto-Ligo
kaj sub Cearaa Esperant'-Asocio;
sub via bontrov', sub la benoj de Dio,
nin ĉiujn kortuŝas ĉi via venigo
far ni, cearae, laŭ briza kantigo
de nia deziro vin vidi, fratar',
sub hela lumbril' de Sudkruca Stelar',
sub varma, lumarda sun' de Ceara'
membraron de BEL, CEA kaj UEA,
kantanta galope ĉe l' bordo de l' mar'.


e|---10-10-10-10-9--7--9-----7--6--7--4--6--2--4--|
B|---7--7--7--7-----------------------------------|
G|---------------9--7--9-----7--6--7--4--6--3--4--|
D|------------------------------------------------|
A|------------------------------------------------|
E|0-----------0-----------0-----------0-----------|


|---10-10-10-10-9--7--6-----7--6--7--4--6--2--0--|
|---7--7--7--7-----------------------------------|
|---------------9--7--6-----7--6--7--4--6--3--1--|
|------------------------------------------------|
|------------------------------------------------|
|0------------0----------0-----------0-----------|


x 2


|0--0--0--0--0--
|0--0--0--0--0--
|5--4--3--2--1--
|6--5--4--3--2--
|6--5--4--3--2--
|0--0--0--0--0--


|10-9--7--
|12-11-9--
|---------
|---------
|---------
|---------

marborda_galopo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)