Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maria

Maria

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Rave vibras aŭgur’ de dolĉa kord’:
Maria, Maria, Maria, Maria
Ĉiuj plej belaj sonoj de l’ mondo en unu vort’

Maria, Maria, Maria, Maria
Maria!
Ĵus vidis mi iun Marian

De nun en tiu nom’
Resonas varma ton’,
Graci’
Maria!

Ĵus kisis mi iun Marian,
La nomo ravas min
Mi cedas al fascin’
Pri ŝi
Maria!

Diru ĝin, aŭdu la muzikon
Flustru ĝin, kaj vi sentos mistikon

Maria,
Mi ĉiam dirados Maria!

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

maria.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)