Maria estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
| Muziko | Julián Hernández | 
|---|---|
| Esperanta teksto | Julián Hernández | 
| Esperanta plenumo | Julián Hernández | 
| Esperanta plenumo (2) | Amindaj | 
| Tipo | nova teksto | 
Maria, kial vi ne atendas momenton,
se mi malfruiĝos minutojn,
kial ne povas esti, Maria?
Maria, ne malesperiĝu atendu,
ĉio ne solveblas rapide
tiel ne povas esti, Maria.
Momento, kiun vi perdas 
estas momento kiun vi gajnas, 
la vivo jam instruis tion al mi.
Ne pensu pri la nokto 
ĉar poste venos la mateno,
la suno ankaŭ brilos 
apud ni, apud ni.
Maria, kial vi ne atendas momenton
se mi malfruiĝos minutojn,
kial ne povas esti, Maria?
La tempo kiu foriras
neniam plu revenos,
oni ĉiam devas profiti ĝin.
Ne pensu pri la nokto
ĉar poste venos la mateno,
la suno ankaŭ ridos 
apud ni, apud ni.
Maria, kial vi ne atendas momenton
se mi malfruiĝos minutojn
kial ne povas esti, Maria?
Refreno:
Maria, ĉa, la, la, la, la, la, la.
Maria, ĉa, la, la, la, la, la, la.