Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tagoj_de_l_rozoj

La tagoj de l' rozoj

E-tekstoWilhelm Daum
Origina titoloNoch ist die schöne, die blühende Zeit

Teksto

Floras ankoraŭ la ora junec',
Ho vasta vi mondo en suna belec'!
Vastigas la koron de l' suno la bril’.
La blua ĉielo kaj birda tril'!
Vi kantu, ĉar estas la tempo de l’am',
Printempo de l’vivo en ĉarma ornam' :

Refreno:

Floras ankoraŭ la rozoj,
Ja floras la rozoj!

Estas libera la koro, la kant',
Libere travagas la mondon migrant';
Kaj kiel hontema ajn estas knabin',
Ne malpli libere ni kisas ŝin.
Ĉar kie kantado kaj ama kares', —
Jen estas printempo de l’ora junec':

Refreno

Ĉio kaŝiĝas profunde en kor’,
La semo de ĝojo kaj ĝerm' de dolor'.
Pro tio serena nur estu anim'!
Ni lasu ventegojn blovadi sen tim'!
Do gaje ni gloru la tempon de l’am',
Printempon de l’vivo en ĉarma ornam':

Refreno

la_tagoj_de_l_rozoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)