Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_elizabeto

Kanto de Elizabeto

Holari lari ho

Kanto de Elizabeto

1.
Hungaridoj jen ni estas, holari lari-ho,
Dum ekskursoj ĉiam festas, holari lari-ho!

Refreno:
Holari lari, lari, holari, lari-ho,
Holari lari, lari, holari, lari-ho.

2.
Gaje sonas nia kanto, holari lari-ho,
Pri ĉio en ĉiu kvanto, holari lari-ho!

3.
Plugas jam la kamparanoj, holari lari-ho,
En la spuroj kampaj ranoj, holari lari-ho!

4.
Stumblis sub mi la ĉevalo, holari lari-ho,
Kiam rajdis mi ĉe valo, holari lari-ho!

5.
En varmego la amasoj, holari lari-ho,
Trinkas, kiel la anasoj, holari lari-ho!

6.
Mi deziris varman teon, holari lari-ho,
Kaj ricevis varm-mantelon, holari lari-ho!

.

7.
Vane havas vi du ciklojn, holari lari-ho,
Se ne faras vi biciklon, holari lari-ho!

8.
Alte plugas la flugilo, holari lari-ho,
Sed ne flugas la plugilo, holari lari-ho!

9.
Sub la lito cincas muso, holari lari-ho,
Fruntonkisis ĝin la muŝo, holari lari-ho!

10.
Kisu min, vi, bela ulo, holari lari-ho,
Ne plu restu griza mulo, holari lari-ho!

11.
Hundo estas granda besto, holari lari-ho,
Ĉu ĝi loĝas en hundnesto, holari lari-ho?

12.
Paco estas por ni oro, holari lari-ho,
Por ĝi batas ĉies koro, holari lari-ho!

13.
Enterigu atombombon, holari lari-ho,
Tuj forgesu ĝian tombon, holari lari-ho!

kanto_de_elizabeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 23.07.2024 18:31 de gaja_palko