Mariston logas vasta mar'

Teksto/MuzikoOssian LIMBORG
E-tekstoE. MALMGREN
Origina titoloEn sjöman älskar havets våg
MIDImariston_logas_vasta_mar.mid

Teksto

Mariston logas vasta mar’
ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la ŝtormar’.
Ne estas rifuĝ'.

Rekantaĵo:

Nun ĝis revid', belega knabin’,
Revidos vi baldaŭ min!
(2-foje)

Knabino mia diras: “ĝis!”
ĉe ondo kaj muĝ’.
Min ligas ŝia lasta kis'.
Jen estas rifuĝ'.

Rekantaĵo

Ŝi flustras dolĉe en orel'
ĉe ondo kaj muĝ’:
“revenu baldaŭ via vel’
al hejma rifuĝ’!”

Rekantaĵo
QR-Kodo
QR-Kodo Mariston logas vasta mar' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net