Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mariston_logas_vasta_mar

Mariston logas vasta mar'

Teksto/MuzikoOssian LIMBORG
E-tekstoE. MALMGREN
Origina titoloEn sjöman älskar havets våg
MIDImariston_logas_vasta_mar.mid

Teksto

Mariston logas vasta mar’
ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la ŝtormar’.
Ne estas rifuĝ'.

Rekantaĵo:

Nun ĝis revid', belega knabin’,
Revidos vi baldaŭ min!
(2-foje)

Knabino mia diras: “ĝis!”
ĉe ondo kaj muĝ’.
Min ligas ŝia lasta kis'.
Jen estas rifuĝ'.

Rekantaĵo

Ŝi flustras dolĉe en orel'
ĉe ondo kaj muĝ’:
“revenu baldaŭ via vel’
al hejma rifuĝ’!”

Rekantaĵo
mariston_logas_vasta_mar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)