Dina LUKJANEC.
Malnova kanto ŝatata kaj kantata nuntempe post ioma periodo, kiam oni forgesis kaj ne konis ĝin.
La danco ĉe la fajro
En mia koro estas sen forges'.
La dancon ĉe la fajro
Mi rememori pretas sen la ĉes'.
Refreno:
Ho kia estis tiu nokt' stelriĉa,
Neforgesebla kaj tenera sent'!
En karaj brakoj estis mi feliĉa,
Ho, ripetiĝu tiu ĉi moment'!
La nokto kaj arbaro
Aspektis tiam kiel en fabel'.
La sonoj de gitaro
Miksiĝis ĉarme kun la luna hel'.
Refreno