O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV
En ĝangal' de magia hort'
Kaŝas sin via bela vizaĝ'
Kaj vi elradias trankvilon,
Sed jen estas mi kaj jen mia man' -
Kaj tio ne estas troaĵo.
En lianoj plektiĝas stel'
Kaj al vi ne gluiĝas neglekt',
Ĉar vi estas kvazaŭ niksino,
Sed jen estas vi kaj jen via rido -
Kaj ĝi estas mia elekto.
De sur branĉoj vi saltu, do,
Miajn ŝultrojn varmigu per string'
Kaj akceptu branĉeton de mirto.