Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sea_marsxkanto

SEA marŝkanto

Muzikomelodio de: Socialista Marŝkanto
Esperanta tekstoA. SPROECK
Tiponova teksto

Teksto

Socialistoj, densariĝu,
La verdan stelon sekvu ni,
Kaj de la lingva amasiĝo
Malhelpojn ĵetu for de vi!
Ne plu la baro de lingvar'
Disiĝon kaŭzu de homar',
Tutmonda lingvo Esperanto
Helpu al paca batalanto!
/: Jen nia alta ideal'! :/
Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci', ekvenu ĝi!

Esperantistoj el tutmondo
Por paca lukt' kunigu vin,
Ĝis en la granda popolrondo
Espera stelo levas sin!
For kun pafilo kaj kanon'
Konsento estu nova son',
Per unu lingvo sur la tero
Nova naskiĝas pacespero!
/: Jen nia alta ideal'! :/
Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci', ekvenu ĝi!

Al ĉiu socialista rondo
Unuecan lingvon portas ni,
Por la rilatoj kun tutmondo
Rimedo sola estas ĝi!
Ne plu gvidanta bonvolem' —
Amasoj kompreniĝas mem!
Foriĝas limoj de la lando,
Per Esperanto al kunfando
/: De ĉiulanda gefratar'! :/
Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci', ekvenu ĝi!

sea_marsxkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)