Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nian_gxardenon

Nian ĝardenon

Muzikoĉeha popolkanto
E-tekstoRadim Kudla
MIDInian_gxardenon.mid

Teksto

Nian ĝardenon ornamas peoni’,
ornamas peoni’, ornamas peoni’.
Se vi edziĝos certe al vi benos Di’,
al vi benos Di’, al vi benos Di’.

Jen la promeso de mia amatin',
de mia amatin', de mia amatin':
“Ho, nia amo daŭros ĝis la vivofin',
ĝis la vivofin', ĝis la vivofin'.”

Flustras logeme lipetoj ŝiaj plu,
lipetoj ŝiaj plu, lipetoj ŝiaj plu:
“Se vi mizeron havos, ĉe mi estos du,
ĉe mi estos du, ĉe mi estos du.”

Mi edziĝinte similas al paser',
similas al paser', similas al paser'.
mono nenia kaj pli granda la mizer',
pli granda la mizer', pli granda la mizer'.

Longe jam devus mi putri post la mort',
putri post la mort', putri post la mort',
se nia amo daŭrus laŭ promesa vort',
laŭ promesa vort', laŭ promesa vort'.

Iam min batis nur mia patrinet',
nur mia patrinet', nur mia patrinet',
nun ĉiutage mia kara edzinet',
kara edzinet', kara edzinet'.

Nian ĝardenon ornamas peoni',
ornamas peoni', ornamas peoni'
por kiu help' ne estas edzo iĝu li,
edzo iĝu li, edzo iĝu li!

nian_gxardenon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)