Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_moritato_de_macky_messer

La moritato de Macky Messer

MuzikoK. Weil
TekstoB. Brecht
E-tekstoPavo
MIDIla_moritato_de_macky_messer.mid

Teksto

Montras ŝarko la dentaron,
vastvidebla estas ĝi.
Kaj Macheath havas tranĉilon,
sed nenion montras li.

Je dimanĉo ĉe la strando
kuŝas mortigita hom',
kaj foriras iu ombro
Macky Messer ĝia nom'!

Kaj Schmul Meier oni serĉas.
La riĉulo estas for.
Lian monon havas Macky,
sen makulo je l'honor'.

Jenny Towler, per tranĉilo
mortigita kuŝas ŝi.
Preteriras Macky Messer,
kaj nenion scias li.

Sep infanoj kaj la avo
ĉe Soho en la brulaĵ'.
En l'amaso Macky Messer,
nesciante de la aĵ'.

La vidvino neplenaĝa,
bonkonata estas ŝi.
Perfortita ŝi vekiĝis.
Macky, kia prez' de vi?

la_moritato_de_macky_messer.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)