Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marseljezo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Marseljezo

MuzikoC.I. Rouget de l’Isle
TekstoJak. Audorf
E-tekstoTivadar KERESZTHEGYI
E-teksto 2O. Dresden
MIDImarseljezo.mid

Teksto

Antaŭen popolo de l’patruj’,
Triumfi jam nin vokas land’!
Kontraŭ ni staras despotismo,
Trempadite estas la flag’,
En la sango la turpega flag’.
Ĉu vi aŭdas? Jam venas la
furioza armado de tiran’,
Rompita estas hom’ kaj land’,
ili tutajn familiojn murdas.
Ek! Iru! Al batal’! Patroland’
vokas nin! Ho! Venu nur!
Kampon ruĝigu jam ilia sang’!

Teksto 2

Ne plu toleru maljustecon,
Falangon formu en konsent'!
Per ĝi forigu malverecon;
/: Tagiĝas jam en orient'.:/
Peniga estos batalado,
Sennombra la malamikar'.
Eĉ se englutos nin flamar',
Ni tamen iru al luktado!

Refreno:

Timigu nin nek mort'
Nek pli terura sort'!
Antauŭen, marŝu al la cel'
Briladas ĝi en hel'!

Ni plej malamas malklerecon,
Ĝin venkos nur spirita glav',
Ĝi ja malhelpas liberecon,
/: Pro ĝi la homo estas sklav'!:/
Kaj kiam estos renversita
Ĉi tiu alta, forta bar',
Ektimos la malamikar',
Ni estos jam duonvenkintaj!

Refreno

Ŝtonhava kampo trafosita,
Fariĝos fruktoporta grund'.
La semo nune dissemita
/: Rikolton donos je abund'. :/
Al forta fronto ni formiĝu!
Ju pli ĉirkauŭas nin danĝer',
Despli al nia sankt-afer'
Ni entuziasme nin dediĉu!

Refreno

Konfirmu vi, samcelanaro,
Promeson, kiun donis vi,
Por ke ekkresku la semaro
/: Kaj ne pereu baldauŭ ĝi'!:/
Kaj kvankam falis la semintoj —
En bonan grundon falis sem'.
Montriĝu nia batalem',
Sanktajo al la heredintoj!

marseljezo.1322337162.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)