Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marseljezo

Marseljezo

MuzikoC.I. Rouget de l’Isle
TekstoJak. Audorf
E-tekstoTivadar KERESZTHEGYI
E-teksto 2O. Dresden
MIDImarseljezo.mid

Teksto

Antaŭen popolo de l’patruj’,
Triumfi jam nin vokas land’!
Kontraŭ ni staras despotismo,
Trempadite estas la flag’,
En la sango la turpega flag’.
Ĉu vi aŭdas? Jam venas la
furioza armado de tiran’,
Rompita estas hom’ kaj land’,
ili tutajn familiojn murdas.
Ek! Iru! Al batal’! Patroland’
vokas nin! Ho! Venu nur!
Kampon ruĝigu jam ilia sang’!

Teksto 2

Ne plu toleru maljustecon,
Falangon formu en konsent'!
Per ĝi forigu malverecon;
/: Tagiĝas jam en orient'.:/
Peniga estos batalado,
Sennombra la malamikar'.
Eĉ se englutos nin flamar',
Ni tamen iru al luktado!

Refreno:

Timigu nin nek mort'
Nek pli terura sort'!
Antauŭen, marŝu al la cel'
Briladas ĝi en hel'!

Ni plej malamas malklerecon,
Ĝin venkos nur spirita glav',
Ĝi ja malhelpas liberecon,
/: Pro ĝi la homo estas sklav'!:/
Kaj kiam estos renversita
Ĉi tiu alta, forta bar',
Ektimos la malamikar',
Ni estos jam duonvenkintaj!

Refreno

Ŝtonhava kampo trafosita,
Fariĝos fruktoporta grund'.
La semo nune dissemita
/: Rikolton donos je abund'. :/
Al forta fronto ni formiĝu!
Ju pli ĉirkauŭas nin danĝer',
Despli al nia sankt-afer'
Ni entuziasme nin dediĉu!

Refreno

Konfirmu vi, samcelanaro,
Promeson, kiun donis vi,
Por ke ekkresku la semaro
/: Kaj ne pereu baldauŭ ĝi'!:/
Kaj kvankam falis la semintoj —
En bonan grundon falis sem'.
Montriĝu nia batalem',
Sanktajo al la heredintoj!

Teksto 3

La proletaria marseljezo

De marseljez' malnovan kanton
Laŭ nova senco kantos ni —
Ektremu la ekspluatantoj —
Vekiĝis jam proletari'!
En la libera kanto nia
Minacoj sonu de popol',
Potenca krio, venka ĥor',
Tutmonda vok' internacia:

Rekantaĵo
Antaŭen, laborist',
Kuniĝu al batal'!
Batal'! Batal'!
Al mortbatal'
Antaŭen, laborist'!

Jarcentojn daŭris lukt' obstina
Kaj ofte pagis per ribel'
Popolo pro subprem' senfina,
Renversis ordon per martel'.
Ankoraŭ tamen vok' nenia
Per tia granda spiris fort',
Kaj ne minacis iam kord'
De tiu kant' internacia:

Rekantaĵo

Potenca malamik' burĝaro
Sed venis jam de l' juĝo tag',
En senkompata ondegaro
Alvenas jam ilia pag' —
Ĝi mem per siaj propraj manoj
La glavon forĝas, kiun ni
Returnos iam kontraŭ ĝi,
Kaj falos regno de tiranoj.

Rekantaĵo

Ĉesigos viajn ni festenojn,
Nin ne timigos mortbatal',
Ni perdos solajn nur katenojn,
Sed nia estos la kampar'!
Mizeraj tremu vi, premantoj
Resonas ĉie nia kant',
Sub ruĝa la batalstandard'
Jam ĉiuj sin kunigas landoj.

Rekantaĵo

En land' despote premegata
Aŭskultu! — Venas uragan':
Al lukt' kun premo senkompata
Leviĝas jen popol' titan'.
Kaj antaŭ suno de vekiĝo
En ombron jam foriĝas vi!
Antaŭen! Brilas jam radi',
Radi' de l' tag' de liberiĝo.

Rekantaĵo

marseljezo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)