Origina titolo: Tuna compostelana
Pasas “tuna” en Santjago,
kaj sonas mallaŭte priama rakont'.
Poste la nokto reeĥe
rapide transportas al ĉiu balkon'.
Kaj en la templo de l'Apostol' Sankta
knabino ploras antaŭ la Patron',
ĉar la mantelo de l'tuno amata
ne portas de ŝi la broditan strion. (2-foje)
Rekantaĵo:
Se “tuna” donas al vi serenadon
ne enamiĝu, kara knabino,
ĉar ĉiu stri' ornamanta mantelon
enhavas pecon de iu kor'.
Aj, tralarara, larara,
ne enamiĝu, kara knabino,
kaj lasu “tuna”n foriri,
kun la tralararara.
Nun la “tuna” lukse vestas
kaj laŭtege sonas geedziĝa marŝ',
sonas sonoriloj gloraj
restante malplena Universitat'.
Kaj en la templo de l'Apostol' Sankta
ŝi al la studento edziniĝos jam,
galicanino plenplene feliĉa
kaj nin aŭskultante jam ne ploros plu. (2-foje)
Rekantaĵo: