Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxo_de_la_22-a_ijk

Marŝo de la 22-a I.J.K.

Fonto: Kongreslibro de IJK 1966 en urbo Pécs, Hungario.

Teksto

Refreno:

Venu junaj el la granda mond',
Ni kunvenu en amika rond',
Festu kune en nia renkont',
Venu do, kantu do, ĝoju do!

Japanino kaj german',
usonano, sovetan':
En okuloj flagras flam'
de sama am'.
Sama amo, sama ĝoj',
sama tristo kaj dolor':
Regas ja la sama vol'
en nia kor'.

Refreno:

Venu junaj el la granda mond',
Ni kunvenu en amika rond',
Festu kune en nia renkont',
Venu do, kantu do, ĝoju do!

Kial vivi en izol'
sen amik', sen bonhumor',
kial regu vin malĝoj'
kaj peza sol'?
Se vin tedas jam la sol'
ligon serĉas via kor',
do ne restu longe for
de nia ĥor'.

Refreno:

Venu junaj el la granda mond',
Ni kunvenu en amika rond',
Festu kune en nia renkont',
Venu do, kantu do, ĝoju do!
…amu do!
marsxo_de_la_22-a_ijk.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)