Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marusja

Marusja

Teksto
Muziko
popola
E-teksto?
KantasJoMo

Teksto

Vi maljungu la ĉevalojn,
kuŝu kaj ripozu vi.
Kaj mi iros en ĝardenon,
tie puton fosos mi.

Refreno, 2-foje:

Marusja, raz, dva, tri,
lentano nigra, mia knabino,
plukis fragojn en ĝarden'.

Fosis, fosis mi puteton
en ĉeriza ĝardenet'.
Eble venos knabineto
ĉerpi l' akvon en maten'.

Refreno (2-foje)

Venis, venis knabineto
ĉerpi akvon en la val'.
Ŝin postiras la kozako
por ne trinku la ĉeval'.

Refreno (2-foje)


Refreno (4-foje)

marusja.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)