Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matenmangxo

Matenmanĝo

el: «Promenade»

Teksto

Pro nova sendhorar',
Ekde pasinta jar',
Apenaŭ el la lit'
Funkcias televid'…
Jam en la frumaten'
Jen la informbulten':
Traktata ratifik',
Plej nova enciklik';

Refreno:

Marmelado, ĉokolado,
buterpan', marcipano,
kafotaso, laktoglaso,
ananas' kaj kolbas'

Matronoj sen kompat',
Batadis sin per pat';
Sennoma vigla klik';
Trikistinara strik'…
Varias la dolar';
Malvarmo kaj nubar';
De kantist' intervju'…
Post horo rendevu'…

Refreno

Jen nun felieton’,
Tutcerte el Uson'.
Alloga blondulin'
Promenas tra Bruklin',
Kun sako en la man'
Laŭlonge de l' ekran'.
Jen li, jen ŝi, kaj am'.
Minuto de reklam'.

Refreno

Komplete blanka mond'
Dank' al lesiva font';
Somera amindum'
Pro taŭga la maĉgum'…
Tre luksa atmosfer'
Pro necesej-paper';
Plej snoba la arom';
La suko de terpom'.

Refreno

La brak-al-braka par'
Promenas sur rempar',
Kaj malaperas sun'
Malantaŭ fora dun'.
La viv' per televid'
Fariĝus paradiz'
Sen la menci' de l' hor'
Por iri al labor'…

matenmangxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)