Uzantaj iloj

Retejaj iloj


memento



Memento

Teksto

Kaŝu kun tim' la propran kulpon;
super la lando Morava
/: stranga, tenebra krozas trupo
kaj raspe sonas ĝia kant' ./

Susuris arboj sur la tero
kie nun sablon regas vent'
funebre muĝas la riveroj
estas malfrue por lament'

Tago sternita por orgio
ebrie mavas dum ragal'
inkorpe belan Moravion
lude ricevis plebejar'

Marŝu, piedoj! sen aŭskulto
jam pretas por ni rekviem'
landon minacas nia stulto
ni ĝin sukcesos murdi mem

memento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)