Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kial_flandra

Kial?

TekstoFrans De KORT
MuzikoFl. van DUYSE
E-tekstoJan Van SCHOOR

Teksto

Kial do okuloj miaj
servas nur por vidi vin,
kaj rigardi emocie
vian ĉarmon, belulin’?

Kial servas lango mia
sole por certigi vin
ĉiam fajre, ke vi estas
mia sola amatin’?

Kial servas lipoj miaj
nur por ĉiam kun kortuŝ’
premi kisojn feliĉegajn
al rozruĝa via buŝ’?

Vin rigardi, enbrakigi,
diri, ke mi amas vin —
tuta vivocelo mia
estas tio, amatin’!

kial_flandra.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)