Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivu_espero

Vivu espero

Teksto

Se vi volas vidi malproksimajn landojn,
per Esperanto vi povas celi ĝin,
Por komuna lingv' ne estas limorando,
ĉiuj homoj kompreni povas sin.
Kiel bele estas inter amikar',
en diversaj landoj vivi en tendar'

Refreno

Do ĉiuj kantu nun kun ni, Ho vivu espero!
ĉar kiam vi kornprenas nin, Do vivu espero!
en nia granda verda land', Ho vivu espero!
komuna la parol' kaj kant'
Vivu Es-pe-ran-tuj'!!!

Ĉu hungaro, ĉeho, polo aŭ hispano,
ĉiujn ligas unu lingvo — verda stel'.
Kaj parolas ili kiel samlandanoj,
en Meksiko ĉu sub itala ĉiel'.
Lernu l'lingvon kaj vi certe estos tuj
unu pli amiko en Esperantuj'.

Refreno

Belaj estas ĉiuj landoj sub ĉielo,
kaj valoras ilin vidi kial ne?
Sed por homoj kiujn ligas verda stelo
tiras korojn kaj proksimaj estas tre
l'landoj kie flirtas la verda standard'
kie vivas esperantoj en bonfart'.

Refreno

vivu_espero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)