Muziko | F. de Ménil |
---|---|
E-teksto | J.C. Chaigneau |
MIDI | al_montmartro.mid |
Noto: Verkita okaze de la malfermo de la Montmartra Sekcio de l'Grupo Esperantista de Parizo en 1908 j. (mallongigita ĝis 3 strofoj)
De Pariz' ŝvelanta mamo,
de la Muzoj nutristin',
monto viva, font' de amo —
nia lingvo trafas Cin!
Tiel bona kiel fama,
ankaŭ por la verda stel'
estu nutristin' gastama…
mamo de la ĝoja bel'!
Refreno:
Ho Montmartro glora,
sprita kaj bonkora,
ĝoju pro la kanto:
„Vivu Esperanto!“
Ekflugejo de birdetoj
kiam kreskas la flugil',
ekprovejo de poetoj,
de bildantoj per argil’,
de pentristoj, muzikistoj,
kun fresjuna cerb' en fest';
Ci, de ĉiaj belverkistoj
ekflugejo, vigla nest'!
Refreno:
Ho Montmartro glora,
viva kaj sonora,
kantu per rekanto:
„Vivu Esperanto! ”.
Al Ci venas artistaro,
kies sonas ideal',
per la lingvo de l’Homaro
pli belsona ol kristal'.
Por koncert' interpopola
per ĝi vibras frata vok';
ĝin vastigu, mont' simbola,
helpu ĝin de lok' al lok'!
Refreno:
Ho Montmartro glora,
brila kaj larĝkora,
sonu per la kanto:
„Vivu Esperanto!“.