Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivu_esperanto

Vivu Esperanto

MuzikoModig Ungdom
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Esperanto
estas via nomo,
konstruanto
de la nova domo,
Vi progresu pli kaj pli
kaj rapide sekvu ni.
Vivu Esperanto!

Laboranto,
paca delegito,
rezistanto
kontraŭ la milito.
Jen la mond' armigas sin,
sed vi tuj verdigas ĝin.
Vivu Esperanto!

Batalanto
per la granda aro
kaj rompanto
de la forta baro.
Jen la mond bezonas vin;
nur kompreno savos ĝin,
Vivu Esperanto!

Forviŝanto
de la lingva limo,
forpelanto
de popola timo.
Via stelo en la nord'
brilu nun de bord' al bord'.
Vivu Esperanto!

vivu_esperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)