Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mesio

Händel: MESIO (oratorio)

MuzikoGeorg Friedrich Händel
Esperanta tekstoImre SZABÓ
Esperanta plenumoCentra Kantensemblo de KISZ, Budapest
Tipotraduko

La oratorio estis prezentata la 29-an de marto en 1987 omaĝe al la 100-jara jubileo de Esperanto fare de la 100-membra Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ, en koncertejo Vigadó, kadre de la Budapeŝta Printempa Festivalo.

Muziko: Kamerorkestro de Hungara Ŝtata Koncertensemblo.
Kanto: Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ.
Solkantistoj: Verebics Ibolya (soprano), Pánczél Éva (aldo), Szilágyi Béla (baso), Márk László (tenoro)
Korusestro: Hollerung Gábor. Arta gvidanto: Bohus Gábor.
Tradukinto: Szabó Imre. Komputila sontekniko: Bajnógel István.
Registrita de LINGVO-Studio, LS, Budapeŝt.
Eldonita sonkasede en 1989, Szilvási László, “Serio de Malgranda Eldonkvanto” SME n-ro 4.
En la jaro 1998 (?) estis produktita nekomerca kompakta disko, disdonata nur kiel persona donaco de la eldonejo.

Teksto


(tenoro) Fidu vi, ho popol', diras Di', via Di'. Voku al la koro de Jerusalem, heroldu kun ĝoj', ke la lukto nun finiĝis, la kulpon Dio jam pardonis. Jen voĉ' eksonas, krie vokas tra l' dezerto: pretigu la vojon jam, rektigu irejon en stepo por la Di'.

(tenoro) Ĉiu valo supren sin levu, montetoj, montoj mallevu sin, ebenu jam la malglata montar'.

(koruso) La majesto de la Eternul' aperos brile. Kune vidos ĉiu popolo, ke parolas la buŝ' de l' Eternul'. Kune vidos ĉiu popolo la majeston de la Eternul'.

(baso) Diras la Di' Cebaot': post iom longe nur, movos mi mem ĉielon kaj la teron, sekteron kaj maron, homaron. Ĉiel' skuiĝos, kaj tero kaj mar', sektero, nacioj ĉiuj. Kaj la deziro de l' popoloj alvenos, kaj via Sinjor' subite alvenos templon. Kaj anĝelo de l' interligo, kiun vi volis, jen li iras jam - diras Cebaot.

(alto) Sed kiu eltenos Lian alventagon, kiu staros se Li aperos? Kiel stari se Li aperos, ĉar estas Li kiel fanda fajro.

(koruso) Estas naskita jen, infano nun al ni, donita filo nun al ni. Estos la regado al li sur la ŝultro. Kaj li havos la nomon: Mirindul', Konsilist', potenca Di', la Eternanta Patro kaj Pacoprinc'.

(soprano) Estis paŝtistoj en sama regiono, kiuj gardis la gregon en tiu nokt'. Kaj vidu, la anĝel' de l' Sinjoro alstaris, kaj la gloro de l' Sinjor' ĉirkaŭbrilis ilin, kaj ili timis kun tim'. La anĝelo diris al ili: Ne timu plu, mi portas grandan ĝojon kun sciig' al la tuta popolo. Ĉar naskiĝis hodiaŭ ĵus, en la urbo de David, Savanto, Kristo la Sinjor', la Di'. Subite nun estis kun anĝelo amaso de l' ĉiela armeo, kaj sonis laŭd' al Dio.

(koruso) Gloro al Di' en la alto, kaj pac' por homoj, Di'-favor', bonvol'!

(soprano) Kun ĝoj' vi ĝoju forte, filino de Cion! Vi ĝoju forte, filino de Jerusalem, al vi la Reĝo iras nun. Li estas justa helpant' kaj pac' por ĉiuj popoloj, Li estas pac'.

(koruso) Per liaj vundoj ni resaniĝis.

(koruso) Kiel ŝafoj ni vagis en erar', kaj ni turnis nin al nia propra voj'. Kaj Sinjoro ŝarĝis Lin, nur Lin per amasa malbonfar'.

(koruso) Pro Dia deklar' grandas la nombro de l' anoncantoj.

(baso) Kial tumultas kolere nun ĉiu gento, kial pensas la popolo pri vantaĵ'. La Reĝoj de l' tero nun konsiliĝas kun eminentuloj, ribele kontraŭ Sinjor' kaj Sankt-oleito.

(koruso) Ni disŝiru la ligilojn ĉiujn jam, la ŝnurojn ni deĵetu jam.

(tenoro) Vi disbatas ilin per fera sceptro. Vi disrompas jam ilin kiel potan vazon.

(soprano) Mi scias, ke vivas la Savanto kaj aperos Li la lastan tagon sur la ter'. Kiam estos senkorpa mi, mi vidos Dion senpere. Ĉar Kristo leviĝis el la mort', unu el la dormantoj.

(koruso) Morto venis per hom', do venis la resurekto samtiel per hom'. Kiel en Adam mortas ni, samtiel en Kristo vivon gajnas ni.

(baso) Sonos la trumpet' kaj leviĝos ni jam neputrintaj, kaj ni ĉiuj ŝanĝiĝos.

(koruso) Nin Li elaĉetis al Di' per sia sango. Indas la Di-ŝafid' je la potenco, riĉeco, saĝeco kaj por honoro kaj gloro kaj laŭdo. Ĉiu honoro, gloro, povo kaj laŭdo estu al Li, Sidanto sur Sia trono kaj al Łafid' eterne por ĉiam.

(koruso) Haleluja! Dio nia potencas regante. La regno de la mond' estu regno de Sinjoro kaj de Lia Kristo! Kaj reĝos Li eterne por ĉiam. Haleluja! Reĝa Reĝ', Reganta Di'; kaj reĝos Li eterne por ĉiam.

Eksteraj ligoj

mesio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)