Mi amas vin

MuzikoEdvard Grieg (Op. 2162 a)
E-tekstoZanoni
Germana titoloIch liebe Dich

Ho, vi dolĉega mia vivespero,
De mia kor' unua revo vi:
Mi amas sole vin sur tiu tero,
Mi amas vin nun, kaj eterne plu!

Nur vin memoras mi en ĉiu horo,
Pri via bona sort' nur pensas mi; —
Ĉu ridos ĝoj', aŭ frapos nin doloro:
Mi amas vin nun, kaj eterne plu!

  • mi_amas_vin_ich_liebe_dich.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)