Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_amon_devas_porti

Mi amon devas porti

TekstoHoffmann von FALLERSLEBEN
MuzikoG. ANTHEUNIS
E-tekstoJan Van SCHOOR

Teksto

Du fenestretoj klaraj jen
en muelejo brilas;
du brunaj okuletoj ja
allogi kvazaŭ volas.

Sed ili faras signon ne
al mi, sed al alia;
mi devas iri al la strat’
kun azeneto mia.

Se estus mia mi azen’,
ne plenus mi pri l’sorto:
sur monton portas sakon ĝi,
mi amon devas porti.

Verkinto de ĉi tiu kant’
neniam monon havis;
ol akvo el la Skeldo pli
li Rejnan vinon ŝatis.

mi_amon_devas_porti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)