Teksto | Hoffmann von FALLERSLEBEN |
---|---|
Muziko | G. ANTHEUNIS |
E-teksto | Jan Van SCHOOR |
Du fenestretoj klaraj jen
en muelejo brilas;
du brunaj okuletoj ja
allogi kvazaŭ volas.
Sed ili faras signon ne
al mi, sed al alia;
mi devas iri al la strat’
kun azeneto mia.
Se estus mia mi azen’,
ne plenus mi pri l’sorto:
sur monton portas sakon ĝi,
mi amon devas porti.
Verkinto de ĉi tiu kant’
neniam monon havis;
ol akvo el la Skeldo pli
li Rejnan vinon ŝatis.