Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_apud_fenestro_sidas

Mi apud fenestro sidas

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa
Tiponova teksto

Teksto

Em Am H7
Mi apud fenestro sidas
Em Am D
Ankoraŭ varmigas min suno
G H7
Sed mi nenien rapidas
C H7
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno

Kaj mia memoro estas,
ke l' plene skribita kajero
Trapasis nelonga festo
Foriris somero, foriris somero

Donacos al mi vi tro longan
Laciĝon de tagoj severaj
Al multaj demandoj, respondojn
Kaj nepre esperon, kaj nepre esperon

Mi vintron travivos potage
Pro longa malvarm' mi aliiĝos
Printempo min ree atakos
Kaj fest' ripetiĝos, kaj fest' ripetiĝos

Mi apud fenestro sidas
Ankoraŭ varmigas min suno
Sed mi nenien rapidas
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno

Eksteraj ligoj

mi_apud_fenestro_sidas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)