Muziko | Ĵomart kaj Nataŝa |
---|---|
Esperanta teksto | Ĵomart kaj Nataŝa |
Esperanta plenumo | Ĵomart kaj Nataŝa |
Tipo | nova teksto |
Mi apud fenestro sidas
Ankoraŭ varmigas min suno
Sed mi nenien rapidas
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno
Kaj mia memoro estas,
ke l' plene skribita kajero
Trapasis nelonga festo
Foriris somero, foriris somero
Donacos al mi vi tro longan
Laciĝon de tagoj severaj
Al multaj demandoj, respondojn
Kaj nepre esperon, kaj nepre esperon
Mi vintron travivos potage
Pro longa malvarm' mi aliiĝos
Printempo min ree atakos
Kaj fest' ripetiĝos, kaj fest' ripetiĝos
Mi apud fenestro sidas
Ankoraŭ varmigas min suno
Sed mi nenien rapidas
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno