Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_havis_kamaradon

Mi havis kamaradon

AŭtoroLudwig Uhland (1809)
E-tekstoBernhard Loesche
Origina titoloIch hatt' einen Kameraden

Teksto

Mi havis kamaradon,
Fidela estis li.
Bataltambur' sonadis,
Ĉe flanko li marŝadis
/: Sampaŝe apud mi. :/

Subite kuglo flugis;
Al kiu celis ĝi?
Atingis lin la sorto;
Fidela ĝis la morto
/: Li kuŝis apud mi. :/

Lastfoje lia mano
Ekpremis dum pafad'
La mian ĵus ŝargantan:
„Vi restu min amanta
/: Eterne kamarad'.” :/

mi_havis_kamaradon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)