Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_timas

Mi ne timas

Muziko/TekstoJózsef DINNYÉS
E-tekstoImre Szabó
MIDImi_ne_timas.mid

Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.

Rimarko: delklamu je ritmo de tamburo

Teksto


alvenko.jpg

Mi ne timas jam iun!
Nur tiun, en kiu la malklereco
kun potenco kuniĝas!

Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, en kiu la malsaĝeco
kun diligento kuniĝas!

Li ne timu jam iun!
Nur tiun, en kiu la riĉiĝemo
al akaparo misiĝas.

Ni ne tium jam iun!
Nur tiun, por kiu la historio
indikaro fariĝis!

Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu la sindefendo
estas nure nur atako!

Ili ne tium jam iun!
Nur tiun, al kiu servas konscio
por distreti la justecon!

Mi ne timas jam iun!
Nur tiun, en kiu la intimeco
kun ofendo kuniĝas!

Vi ne tium jam iun!
Nur tiun, por kiu la malproksimo
nestas sur la nazpinto!

Ŝi ne timu jam iun!
Nur tiun, de kiu la koro batas
en la kalsonprofundo!

Ni ne timu jam iun!
Nur tiun, de kiu la amo estas
spegultena sorĉado!

Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, al kiu la vortoj estas
nur por kaŝi la sencon!

Ili ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu eĉ miaj kantoj
senutile forsonas!

mi_ne_timas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)