Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_piace

MI ŜATAS (MI PIACE)

MuzikoSaverio GRANDI
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoRoberto PIGRO
Tipotraduko
Originala plenumoSaverio GRANDI
Originala tekstoSaverio GRANDI

Esperanta adapto de la kanto “Mi piace” publikigita en 2021 de la itala kantisto/aŭtoro Saverio Grandi, kiu verkis en sia kariero kantojn por tre famaj artistoj, kiel Vasco Rossi, Laura Pausini, Eros Ramazzotti, Stadio.

Teksto

Mi ŝatas promenadi ĉe la maro
Kiam posttagmezo iĝas sunsubiro
Momenton tiun de aŭtuno ĉeestan en somero
For de ĉiu strando amase vizitata

Mi ŝatas vian rigardon, misteran sed sagacan
Parolon vian mallaŭtan dum la mond' ĉiuloke krias
Poeziaĵon kiun vi kreas sen foje tion kompreni
Mi ŝatas vian pudoron

Mi ŝatas kiu en nomo de idealo surstrate kolektiĝas
Kiu revon en l' animo havas kaj je ĝi plu kredas
Sen timi malsukceson

Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas
Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas
Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas
Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon
Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento
Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro
Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri

Mi ŝatas tiun ĉi vivon malebenan
Ties flavajn verdajn bluajn fadenojn
Disigi ilin zorge estas necese
Por ke ne estu vi tiu kiu dissaltos

Mi ŝatas l' amikecon kiu rezistas al la temp’ kaj tial veras
Mi ŝatas la saĝecon kiu venkigas
Kaj disbatas ĉiun barilon

Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas
Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas
Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas
Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon
Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento
Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro
Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri


Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas
Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas
Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas
Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon
Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento
Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro
Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri
Sin igas admiri
Sin igas admiri

https://www.youtube.com/watch?v=L5gbRU-_uRQ

mi_piace.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)