Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_lando_carma

Mia lando ĉarma

TekstoPeter BELLA HORAL
MuzikoEugen SUCHOŇ
Origina titoloAká si mi krásna
E-tekstoJoachim GIESSNER

Teksto

Mia lando ĉarma, valoj kaj montaroj;
kie mi naskiĝis, ravas min arbaroj.
Bela la ĉielo, alta jen super ĝi.
Amas vin kore mi, benas vin larme mi.

Ho, arbaro verda, zumas viaj plantoj,
kvazaŭ sorĉe ŝvebus delikataj kantoj.
Rozoj vi sovaĝaj, floras jen rave vi.
Amas vin kore mi, benas vin larme mi.

Kaj popolo kara sian landon vartu.
Kalojn de laboro dia mano gardu.
Kaj li donu ĝojon, ĉiam nur ĝin al vi.
Benas vin varme kaj kore per larmoj mi.

Melodio

<0,667:1> <[do]=[re]>
DoDo ReMi Fa Mi MiMi FaSo La a So h
SoLa So FaMi Mi MiFa Mi ReDo Do
DoDo ReMi Fa Mi MiMi FaSo La a So o
SoLa SoFi MiTi Ti hLa Lah TiTi h 
SoSo SoSo re do TiLa aSo FaMi Mih
LaLa aLa TiTi ido SoFa aMi ReFa Mih
LaLa aLa Tire edo LaFa aRe Mi Re Do

Noto

La verŝajna kantmaniero (laŭ la komparo kun kanteblo de la originalo) estas jena:
[:Mia lando ĉarma:]
[:valoj kaj montaroj:]
[:kie mi naskiĝis:]
ravas min arbaroj-[:baroj:]
(ktp. poste sen ripetado)

mia_lando_carma.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)