| Esperanta teksto | H. E. Jensen |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Nu Blomstertiden kommør |
| Originala teksto | Israel Kolmodin |
Nun venis la somero
al ni kun nova ĝojf
de la ĉiela sfero;
sur kampo, ĉe la voj'
nun vokas la sunlumo
kun varma, milda fort’
en bunta florkostumo
la mondon el la mort'.
La verdaj kampoj floras
sur novkreita ter';
la arboj bonodoras
en freŝa la aer'.
Pro granda la favoro
de Dio dankas ni;
el plena, varma koro
laŭdkantas ni al Li!